Momentoj kaj meditoj (Originala poemaro en Esperanto)
| AUTHOR | Camacho, Jorge; Ragnarsson, Baldur |
| PUBLISHER | MONDIAL (03/29/2016) |
| PRODUCT TYPE | Paperback (Paperback) |
Description
Jen la sesa libroforme eldonita poemaro de Baldur Ragnarsson, "Momentoj kaj meditoj" momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento. Baldur, la filo de Ragnar (ĝuste tion signifas la ne-familia nomo Ragnarsson en la islanda lingvo), revenas per la memoro al la teroj kaj veteroj de sia junaĝo, al iamaj paroloj kaj esploroj, eĉ al la siatempa ekkono de la fruaj tekstoj de ankoraŭ juna kaj freŝa lingvo nomata Esperanto. La senhaste promenanta aŭtoro jen kaj jen haltas por verki poemon kaj, samage, por haltigi la tempon. Ankaŭ ni, lingvaj amikoj aŭ idoj de Baldur, haltu plurfoje kun li, kun tiu ĉi libro enmane, por legi kaj frandi kontemple jen tiun jen alian mistere aŭ klare simplan poemon. (Jorge Camacho) --- Nun, kiam niaj vivojaroj proksimiĝas al la fino, la pen-soj disvagas sen aparta orientiĝo reen kaj haltas momente en enmemoraj lokoj, kiuj estas diafane vualitaj, sed tamen protektas intiman sperton. Multaj el la ĉi-volumaj poemoj estas naskitaj kaj nutritaj el tiu tero, kvankam malegale evidente. Aludoj al mia islanda origino estas ofte konstateblaj, atmosferaj kaj mitologiaj, kunmiksitaj per miaj spertoj pri aktualaj cirkonstancoj. Realismaj sentoj pri mia pozicio kiel esperanta poeto, pri mia amo al la lingvo kaj pri mia nostalgio al la tempo, kiam nenia dubo pri ĝia futuro ombris miajn pensojn, estas ankaŭ videblaj en tiuj lastaj miaj poemoj. (Baldur Ragnarsson)
Show More
Product Format
Product Details
ISBN-13:
9781595693136
ISBN-10:
1595693130
Binding:
Paperback or Softback (Trade Paperback (Us))
Content Language:
Esperanto
More Product Details
Page Count:
112
Carton Quantity:
62
Product Dimensions:
5.50 x 0.27 x 8.50 inches
Weight:
0.33 pound(s)
Country of Origin:
US
Subject Information
BISAC Categories
Poetry | General
Dewey Decimal:
FIC
Library of Congress Control Number:
2014410745
Descriptions, Reviews, Etc.
publisher marketing
Jen la sesa libroforme eldonita poemaro de Baldur Ragnarsson, "Momentoj kaj meditoj" momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento. Baldur, la filo de Ragnar (ĝuste tion signifas la ne-familia nomo Ragnarsson en la islanda lingvo), revenas per la memoro al la teroj kaj veteroj de sia junaĝo, al iamaj paroloj kaj esploroj, eĉ al la siatempa ekkono de la fruaj tekstoj de ankoraŭ juna kaj freŝa lingvo nomata Esperanto. La senhaste promenanta aŭtoro jen kaj jen haltas por verki poemon kaj, samage, por haltigi la tempon. Ankaŭ ni, lingvaj amikoj aŭ idoj de Baldur, haltu plurfoje kun li, kun tiu ĉi libro enmane, por legi kaj frandi kontemple jen tiun jen alian mistere aŭ klare simplan poemon. (Jorge Camacho) --- Nun, kiam niaj vivojaroj proksimiĝas al la fino, la pen-soj disvagas sen aparta orientiĝo reen kaj haltas momente en enmemoraj lokoj, kiuj estas diafane vualitaj, sed tamen protektas intiman sperton. Multaj el la ĉi-volumaj poemoj estas naskitaj kaj nutritaj el tiu tero, kvankam malegale evidente. Aludoj al mia islanda origino estas ofte konstateblaj, atmosferaj kaj mitologiaj, kunmiksitaj per miaj spertoj pri aktualaj cirkonstancoj. Realismaj sentoj pri mia pozicio kiel esperanta poeto, pri mia amo al la lingvo kaj pri mia nostalgio al la tempo, kiam nenia dubo pri ĝia futuro ombris miajn pensojn, estas ankaŭ videblaj en tiuj lastaj miaj poemoj. (Baldur Ragnarsson)
Show More
Introduction by:
Camacho, Jorge
Jorge Camacho is associate professor of Spanish and comparative literature at the University of South Carolina-Columbia, and he has published numerous articles on Jose Marti.
Show More
Your Price
$17.63
