La Sonetoj al Orfeo. Die Sonette an Orpheus. (En Esperanto kaj la germana - Esperanto und Deutsch)
| AUTHOR | Fettes, Mark; Rilke, Rainer Maria |
| PUBLISHER | MONDIAL (12/29/2020) |
| PRODUCT TYPE | Paperback (Paperback) |
Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la ger-mana sed ankaŭ de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montriĝas aparte rezistema al la streboj de tra-dukistoj.
Kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkaŝas siajn sekre-tojn; ili similas al fruktoj kiuj maturiĝas malrapide en la koro de la leganto. Rilke konsilis, ke oni unue provu sperti ilin, ne streb-ante al tro hasta kompreno.
En la unua soneto, Rilke enkondukas la bildon de "aŭdo-templo" en kiu la bestoj, sed ankaŭ la homoj, kapablas aŭs-kulti la muzikon de la mondo. En la lasta, li elvokas sonorilan turon, el kiu la aŭtenta memo de ĉiu homo povas elsoni. Po-vas esti utile, mi kredas, imagi la Sonetojn mem kiel tian templon, en kiun la poeto nin invitas; kaj kiel specon de pro-pedeŭtiko, preparon por la propra memdis-volva, sintrans-forma, turokonstrua laboro kiu fine ebligus al ĉiu el ni el-kanti propravoĉe.
(El la Enkonduko de Mark Fettes)