Enkonduko en la ?eneralan biologion
| AUTHOR | Stp-Bowitz, Carl; Kaj Aliaj; Kaj Aliaj et al. |
| PUBLISHER | Monda Asembleo Socia (05/23/2020) |
| PRODUCT TYPE | Paperback (Paperback) |
Tiu ĉi teksto kun siaj desegnaĵoj ŝajnas esti la sola en Esperanto ekzistanta superrigardo sur la
diversaj fakoj de biologio kun ioma enhava klarigo. Ĝi estis laste prilaborita de prof. St p-Bowitz
fine de la lasta jarcento. Sed la scienco ŝtorme avancis. Kaj kun la scioj ankaŭ la terminoj evoluis,
dum la terminaro por la lastjardekaj esploraĵoj estas sufiĉe ĥaosa en Esperanto. Ekzemple nun
eldoniĝas verko de la fama franca filozofo Lucien S ve: Bioetiko kaj demokratio - Kio estas la
homa persono? (MAS-libro n-ro 246), por kiu necesis trovi plej taŭgajn terminojn por diversaj
nocioj, ekz-e por la nocio, kiun ni decidis nomi praĉelo, sed por kiu ekzistas nialingve kromaj
proponoj: stamĉelo, stemĉelo, radikĉelo, radikalĉelo, fontĉelo, kaj eble pliaj. Ni provizore decidis
nomi ĝin praĉelo, sed per tio la problemo ankoraŭ ne estas solvita. Simile statas pri aliaj nocioj
serĉantaj konvinkan terminon, ekz-e pri tio, kio, ĉe la limo inter biologio kaj etiko, en la libro de
S ve estas nomata, per provizora termino, "potenciala persono".
Do, estas sufiĉe multaj terminoj reviziendaj. Krome, ĉar la stato de la scienca esplorado de tiam
ne ĉesis evolui, estas dezirinde ke almenaŭ tiu ĉi prezentado estu adaptita al la aktuala stato de
biologia esplorado kaj laŭeble kompletigita.
Estus dezirinde disponigi en Esperanto enkondukon en la biologion, kiu estu je la pinto de la
aktualaj sciencaj konoj kaj de la - pedagogie utila - prezentado, same libroforme kiel rete uzebla,
eble ankaŭ koncerne la necesajn detalojn. Ekz-e ekzistas libroj kun tia titolo por universitataj
komencantaj biologi-studantoj - do ankaŭ enkonduko - kun proksimume naŭoble pli da enhavo.
Por tiuj ĉi terminologia, enhava kaj metoda preparado servu tiu ĉi broŝuro. Proponoj estu sendo-
taj al listo: .